Esperanto Radio Arkivo

Kio estas tio? Legu Oftajn Demandojn

Panama Raporto: pr-20050827.mp3
Lando: Panamo
Lingvo: Tute Esperantlingva
Respondeculo: Roberto PERES-FRANKO
Redakci-retadreso: radio (ĉe) rp-f (punkto) com
TTT-paĝo: http://www.rp-f.com/raporto.php
Elsend-dato: 27-aŭg-2005
Dosier-nomo: pr-20050827.mp3 [ Aŭskultu ] [ Elŝutu ]
Temp-daŭro: 19 minutoj
Dosier-grandeco: 4.4 megabajtoj
Gasto(j): [redaktu] (?)
Noto:

La jam delonge mort-frapita libereco de gazetaro en Panamo ricevis dum la lastaj semajnoj novajn batojn. Denove estas gravulo kiu malplifortigas la rajton de libera ĵurnalismo en la lando. Ĉi foje temas pri Ŭinston Spadafora Franko [-Winston Spadafora Franco -], membro de la Supera Tribunalo de Panamo, kiu ĵus metis plendojn kontraŭ ĵurnalistoj kaj gazetoj. La 9-an de aŭgusto de ĉi tiu jaro, la tribunalano Spadafora metis plendon kontraŭ la ĵurnalisto Ĵan Marsel Ĉeri [- Jean Marcel Chry -], el la ĵurnalo La Presejo [- La Prensa -], pro la publikiĝo de raporto, kiu asertis, ke Spadafora elpardonis per verdikto ŝuldon je 2 milionoj da dolaroj, kiun amiko lia, Ĵan Figali [- Jean Figali -], ŝuldis al ento de la Panama registaro. Ĵurnalistoj Sen Limoj raportis pri la okazaĵo, kiu kaŭzis vast-skalan kontraŭ-reagon flanke de gravaj organizaĵoj en Panamo kaj internacie, kiuj defendas la rajton de Ĉeri raporti la veron pri la lando kaj ĝiaj koruptuloj. Sed ne estas la unuan fojon: Spadafora jam pasintece metis plendon kontraŭ la sama ĵurnalisto. Je la 7a de Aŭgusto de 2003, Spadafora metis plendon kontraŭ Ĉeri, la ĵurnalisto Gustavo Aparicjo [- Gustavo Aparicio -] kaj la ĵurnalo Panamo Ameriko [- El Panama America -] pro raporto, kiu akuzis al Spadafora kontraŭleĝe uzi publikan monon, kiam li estis Ministro pri Enlandaj Aferoj. Poste li metis civilan plendon je valoro de 2 milionoj da dolaroj kontraŭ la ĵurnalo; jam la ĵurnalisto Ĉeri suferis la forkaptadon de sia salajro. Vendrede la 19-an de aŭgusto okazis manifestacioj antaŭ la Supera Tribunalo, por protesti la atakon far la Tribunalano kontraŭ la ĵurnaloj kaj ĵurnalistoj kiuj, laŭ kompreno de la popolo, nur raportis la veron, kiun jam ĉiuj konas: ke en Panamo justeco ne atingas riĉulojn kaj povulojn, kaj la leĝoj nur ekzistas por mizeruloj. Ŭinston Spadafora, kiu iam estis aktivisto por homaj rajtoj, nun estas unu el la plej polemikaj individuoj en Panamo. Eĉ liaj propraj gefratoj skribis al li malferman leteron petante al li repensi sian ago-manieron. Ŭinston estas frato de la panama heroo Ugo Spadafora Franko [- Hugo Spadafora Franco ], kiun murdis la diktatoro Manŭel Antonjo Norjega [- Manuel Antonio Noriega -]. La familio Spadafora estas ankaŭ amika de la familio de la nuna prezidento de Panamo, Martin Torihos [- Martin Torrijos -].

- o -

Preskaŭ ĉiuj la krimoj el la diktatoreca epoko de Panamo restas senpunitaj. La plejmulto de tiuj krimoj okazis dum la diktatoreco de Omar Torihos [- Omar Torrijos -], patro de la nuna prezidento de Panamo, Martin Torihos Espino [- Martin Torrijos Espino -]. La prezidento promesis dum sia elektada kampanjo tion, ke li enketos kaj klarigos la krimojn okazintajn dum la diktatoreco de sia patro. Ankoraŭ li tion ne faris, post unu jaro en la prezidentejo. Parencoj de la homoj malaperigitaj kaj murditaj dum la militista diktatoreco intervidiĝis antaŭ unu monato kun la Popola Defendisto, Jŭan Tehada Espino [-Juan Tejada Espino -], por peti al li apogon por premi la registaron, cele al klarigo de tiujn krimojn. La Popola Defendisto estas kuzo de la nuna prezidento de Panamo. Poste, la parencoj de la viktimoj intervidiĝis kun la Justeca Proceduristo de Panamo. Ili ankaŭ celos konsciigi al la popolo kaj al la registaro celante tion, ke la krimoj estu enketataj kaj klarigataj.

- o -

La Prezidento de Panamo, Martin Torihos [-Martin Torrijos -], kaj la Ministro pri Klerigado oficialigis vendrede la komencon de la Nacia Plano por Interkultura Dulingva Klerigado. Tiel, la registaro oficialigas la alfabetojn de tri indiĝenaj etnoj kaj donas al ties lingvoj statuson kiel unuaj lingvoj en la publikaj lernejoj de la rilataj indiĝenaj regionoj. La hispana, tiel, fariĝas la dua lingvo en tiuj lernejoj. La klerigada programo komencos la sekvantan jaron, kaj celas instrui indiĝenajn instruistojn per stipendioj, por ke ili mem instruu al infanojn de siaj etnoj. La registaro celas atingi integriĝon post 10 jaroj, kaj farigas la interkulturan dulingvan klerigadon politiko de la ŝtato. La Prezidento oficialigis la alfabetojn de la indiĝenaj grupoj ngaba, tula kaj emberaa. En Panamo ekzistas entute sep indiĝenaj grupoj. La klerigadaj aŭtoritatuloj celas utiligi la indiĝenajn alfabetojn ankaŭ tra la ceteraj lernejoj de la lando, por disvastigi la interkulturan interŝanĝon. La plano celas malpligrandigi la nivelon de analfabeteco ene de la indiĝenaj regionoj, kiuj nun oni kalkulas je 34% en la viroj kaj 46% en la virinoj. Kvankam nur 40% de la ĝenerala panama loĝantaro vivas sub la nivelo de malriĉeco, preskaŭ ĉiuj la indiĝenoj en Panamo (98%) vivas sub la nivelo de malriĉeco.

- o -

Je la 20-a de aŭgusto, Kubo kaj Panamo restarigis la diplomatiajn rilatojn inter si, proksimume unu jaron post Kubo rompis ilin. La venezuela prezidento Ugo Ĉaves [-Hugo Chavez-] servis kiel atestanto kaj, ŝajne, ankaŭ kiel aŭspicianto de la diplomatia restarigo. Ĉeestis la ceremonion, krom Ĉavez, la panama prezidento Martin Torihos [-Martin Torrijos-] kaj la kuba diktatora prezidento Fidel Kastro [-Fidel Castro-].

Kuba rompis la diplomatiajn rilatojn kun Panamo en aŭgusto de 2004, tuj post la tiama prezidentino de Panamo, Mireja Moskoso [-Mireya Moscoso-], pardonis al kvar homoj, inkluzive al Lŭis Posada Kariles [-Luis Posada Carriles -], kiu estis arestitaj en Panamo post plani teroriste atenci kontraŭ Fidel Kastro en Panamo. Se tiu atenco estus realigita tiam, dekojn da senkulpaj homoj estus mortigitaj.

- o -

Ekde la 1-a de aŭgusto, kaj almenaŭ ĝis la 19-a de aŭgusto, granda kvanto da moteoj de unu sama specio, Urania fulgens, flugis tra Panamo orienten. La panama istmo kuŝas okcidente-oriente. La flugado estas migrado de la moteoj el Nordameriko al Sudameriko, kiu okazas proksimume ĉiujn 8 jarojn. La lasta migrado okazis en 1998. La moteo, precipe nigra kun emeraldaj strioj, estas longa je 7 cm inter la du pintoj de la flugiloj. Mi kalkulis ilian nombron je minimume kelkdek-milionoj, post pluraj tagoj vidante ilin flugi tra Panamurbo kaj aliaj lokoj.

Bonvole aŭskultu sportajn novaĵojn

Panamo estas la nova monda ĉampiono de infanaĝa basbalo je infana kategorio [- Junior League -]. Sabate la 20-a de aŭgusto okazis en la urbo Tejlor [- Taylor -], en la ŝtato Miĉigano, en Usono, la ĉampioneca matĉo inter la internacia infanaĝa ĉampiono, la teamo el Kurundu [- Curundu -], Panamurbo, kaj la usona ĉampiono, East Lake Little League, el Florido. Venkis la teamo de Panamo 3 kontraŭ 0. Tiel la infanoj el la malriĉa kvartalo Kurundu gajnis la mondan ĉampionecon de infanaĝa basbalo.

- o -

Dimanĉe la 7-an de aŭgusto okazis en Panamo la 29-a Internacia Maratono de Panamurbo. Post du jaroj sen konkuri, la 30-jaraĝa kolombiano Jŭan Karlos Kardona [- Juan Carlos Cardona -] venkis denove, la kvaran fojon. Lia tempo estis 2h 28m 40s. La distanco estas 42.195 km. Cardona ankoraŭ posedas la rekordan tempon de la Panamurba maratono: 2h 20m 56s, atingita en la jaro 2000. Lorens Molina [- Laurens Molina -], el Kostariko, montris kuraĝon kaj sindonon, kaj venkis en la rulseĝa versio de la maratono. Li finiĝis laŭ tempo de 2h 46m 41s; tio estas, 18 minutojn post la venkinto de la malferma kategorio.

- o -

Dimanĉe la 24-an de julio, Panamo kaj Usono konkuris en la finalo de Ora Taso, okazinta en New Jersey, Usono. Post 120 minutoj sen goloj, Usono venkis al Panamo per punŝotoj. Panamo, tamen, surpriziĝis al ĉiuj pro sia bonega partopreno en la Taso, batalante ĝis la fino, kiel la plej grandaj. La Ora Taso estas la plej grava ĉampion-konkurso de CONCACAF, la Konfederacio de Nordamerika, Centramerika kaj Kariba Futbalaj Asocioj. La usona teamo atingis sian trian CONCACAF ĉampionecon en la Ora Taso. La panama teamo aperis nur la unuan fojon en ĉampioneca matĉo. La garda anĝelo de la panama teamo estis, kiel pasintece, Hajme Penedo [-Jaime Penedo -], la mirakla panama golejisto, kiu ripete protektis la panaman golejon kontraŭ pluraj atakoj. Panamanoj jam donis al li la kromnomon Sankta Penedo, pro liaj mirinda kapablo protekti la golejon. Post la matĉo, Jaime Penedo estis deklarita de FIFA la plej valora sportisto de la Ora Taso. Ĉar Panamo neniam antaŭe iris al finalo de tiel grava piedpilka ĉampioneco, vera zelota febro okazis en Panamo dum la tagoj antaŭ la matĉo. Dekmiloj da homoj vestis ruĝe (la oficiala koloro de la teamo), por montri apogon al la futbalistoj. Je la tago de la matĉo, la stratoj de Panamurbo malpleniĝis, ĉar la panamanoj amase restis hejme por vidi per televido la matĉon okazantan en Usono. La teamo estis bonvenigita kvazaŭ ĉampiona, en Panamurbo.

Temo:

16a Elsendo. Temoj: 1) Libereco de gazetaro ricevas novajn batojn. 2) Preskaŭ ĉiuj la krimoj el diktatoreca epoko restas senpunitaj. 3) Komenciĝas Nacia Plano por Interkultura Dulingva Klerigado. 4) Kubo kaj Panamo restarigis la diplomatiajn rilatojn. 5) Moteoj Urania fulgens migradas tra Panamo.


radioarkivo.org - arkivestro@radioarkivo.org