Serĉ-konsiloj
Kiam vi serĉas, notu la jenajn konsiletojn:
- La serĉilo tralegas nur dissend-notojn kaj gastojn en la Radioarkivo.org datumbazo. Ĝi ne serĉas apartajn retpaĝojn aŭ en Radioarkivo.org aŭ aliaj TTT-ejoj. Por tia serĉo, provu Google.com
- La serĉilo estas simpla serĉ-softvaron. La plej bonaj rezultoj venos kiam vi serĉu nur unu vorton aŭ eĉ pecon de vorto. Ekzemple: serĉu "eŭrop" anstataŭ "eŭropa unio", "eŭrop-unio", "eŭropo", "eŭropunia", ktp.
- Koncerne al skrib-metodo por ĉapelitaj literoj (ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ), uzu Unikodajn literojn aŭ X-metodajn literojn (cx, gx, hx, jx, sx, ux). La serĉilo komprenas ambaŭ. Ekzemple: "eŭropo" egalas al "euxropo"
- Ne gravas al la serĉilo se vi uzu minusklajn aŭ majusklajn literojn. La serĉilo komparas indiferente. Ekzemple: "Eŭropo" egalas al "eŭropo"
- Se vi volas helpi min plialtigi la valoron de la serĉilo, bonvolu sendi al mi dissend-priskribojn kaj notojn. Tiel, aliaj povus trovi interesajn temojn per la serĉilo
radioarkivo.org - arkivestro@radioarkivo.org