Kio estas tio? Legu Oftajn Demandojn
| Radioarkivo.org · 4-sep-2004 · Radioarkivo.org atingis 1000-an enarkivigitan radio-elsendon | |
Radioarkivo.org atingis 1000-an enarkivigitan radio-elsendon. Lanĉita je la fino de 2003, Radioarkivo.org celas sonregistri Esperant-lingvajn kaj Esperant-temajn radio-dissendojn kaj stokigi en interreta-arkivujo por ke ĉiuj povos aŭskulti kiam ajn kaj kie ajn, laŭvole. Eble estas taŭga, ke la 1000-a elsendo estas malnova dissendo de Radio Havano Kubo, la unua Esperant-lingva dissendo kiun mi surbendigis preskaŭ 12 jaroj antaŭe (decembro/1992). En tiu epoko, la interreto ne ekzistas en la formo kiun ni konas hodiaŭ. Fakte, en 1992, la komputila sondosier-formato "MP3" ekzistas preskaŭ nur surpapere. Hodiaŭ, tamen, septembro/2004, oni povas elŝuti pli ol 614 horojn de Esperantaj programoj (4,400 megabajtojn) de 24 elsendantoj, el la arkivujo ĉe http://www.radioarkio.org. Per la formato MP3, oni povas facile aŭskulti ĉe la komputilo en la hejmo aŭ oficejo. Oni povas kopii al kompakta disko aŭ portebla MP3-ludilo kaj aŭskulti Esperanton ĉiutage en aŭtomobilo, biciklo, vaganaro... kie ajn. Mi volas danki al vi, la geaŭskultantoj, pro la sukceso de la arkivujo. Aparte, kaj eĉ pli grave, mi volas danki la elsendantojn, kiuj faradas la programojn kaj permesas al mi kopii kaj plusendi la dissendojn. Mi esperas, ke mi povos sendi denove similan retpoŝt-mesaĝon je la okazo de la 10,000-a dissendo enarkivigita ĉe Radioarkivo.org. Amike,
Scott REDD |
|